Esperanta Civito

La UEA-opozicio postulas ĝeneralan voĉdonon


Ses komitatanoj (Buller, Lo Jacomo, Moerbeek, Sanchez, Schroder, Weidmann) proponis submeti al ĝenerala voĉdono la decidon vendi unu el la du samstrataj domoj de la Universala en Roterdamo, specife tiun ĉe la pordo 176.

En la Asocio referendumoj eblas, laŭ la artikoloj 53 kaj sekvaj de la statuto: "Ĝenerala voĉdono povas nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn faritajn de iu ajn instanco de la Asocio. Krome ĝi povas decidi pri demandoj submetitaj de la Komitato." Se la Komitato (telematike kunsidonta 16 oktobro 2021) akceptus la proponon, la ĝenerala voĉdono devus okazi antaŭ la jarfino, kun evidentaj kostoj kaj precipe prokrasto de la resaniga financa plano.

Laŭ la (iomete plumpa) proponita formulo ("La Komitato de UEA decidas, ke kaze, ke la komitato aŭ estraro decidas vendi la centran oficejon, tia decido devas esti ratifita de la membraro en ĝenerala voĉdono de la membraro.") tiu referendumo tamen ne malhelpus la likvidon de la Centra Oficejo, ĉar ĝi ne tuŝas la multe pli gravan decidon transloki la kongresan fakon kaj la libroservon al Slovakio. Ke la domo estu vendota aŭ nur luigota, la Centra Oficejo ne plu ekzistas: jam de tri semajnoj libroj kaj dokumentoj estas enpakendaj por forporto (ĉu ĝuste tial pretervivantaj salajratoj subite malsaniĝus?). Same ne tuŝita estus la decido liveri la bibliotekon Hodler kaj la historian arkivon al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

Ne temas do pri demokratio, sed pri obstrukca manovro, celanta reteni la proprieton de konstruo neluigebla sen gravaj ekstraj elspezoj. La UEA-felietono iĝas pli kaj pli turmenta.

[HeKo 773 6-A, 10 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0603 s s