Esperanta Civito

La Kapitulo kunsidos en Andaluzio venontsemajne


La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al ordinara kunsido ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago (Andaluzio), la 20an de oktobro 2021 matene, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Duono de la Kapitulo partoprenos fizike, alia duono skajpe.

La tagordo anoncas informon pri la lokoj kaj datoj proponitaj por la venontjara Parlamenta sesio, sen diskuto kaj decido, ĉar pri la kunvokoj la Kapitulo ne decidas, nur la Konsulo konsultinte la senatajn grupestrojn. Enestos ankaŭ aktualigo de la organoj, kun redistribuo de delegoj kaj eventuala nomumo de plia kapitulano; ĉe la internaj aferoj, estus aplikenda la eksigo pro malfondo de paktinta establo en Madagaskaro.

Aliaj gravaj temoj estos la biblioteka sistemo (raportos vk. Conde Rey), Civila Esperanta Servo (raportos vk. Blanco), la aktiveco de niaj kulturcentroj en Eŭropo kaj Afriko (raportos vk. Silfer), la projektoj pri denaskismo (raportos vk. Blanco), kaj la evoluo de la stabo kaj la legacioj (raportos vk. Kirova).

[HeKo 773 9-C, 13 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0581 s s