Esperanta Civito

Longa tagordo por Kapitulo en du seancoj


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ matene en Malago, kun skajpa alesto de parto de la ekzekutiva instanco, interalie la Konsulo el Japanio, sen. Riichi Karibe. Nur duono de la tagordo estis pritraktita, kaj post du tagoj suplementa kunsido kompletigos la laborojn.

La Konsulo informis pri diversaj ebloj por la parlamenta sesio 2022, pri kies kunvoko li decidos kun la senataj grupestroj. Li anoncis ke, pro la misfarto de la Unua Vickonsulo, sen. Julio Herrero, ĉi tiu ne gardos apartajn delegojn, sed restos la anstataŭanto de la Konsulo en kazo de bezono, laŭ la Konstitucio. Estis komunikitaj la probablaj datoj de tri aŭdicioj ĉe gravaj instancoj, kaj la konsisto de la respektivaj delegacioj; la aŭdicioj disvolviĝos en 2022, en Bruselo, Strasburgo kaj Japanio.

La Kapitulo konstatis la ĉeson de paktinta establo en Madagaskaro; ratifis la staĝon de nova stabano ĉe la Orienta Legacio en Budapeŝto, ekde novembro 2021; aŭskultis raporton de Pro Esperanto pri la ekspansianta kapitalo en nemoveblaĵoj.

[HeKo 774 3-C, 20 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0608 s s