Esperanta Civito

PEN kaj FAR rememoris pri Nanovfszky


Sukcesa literatura kafejo hodiaŭ vespere ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, honore al c-ano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de Fajszi Amika Rondo kaj Hungaria Esperanto-Asocio. Fizike ĉeestis interalie la vidvino, d-ino Maria Gerecz (kiu legis koncizan sed kortuŝan oracion), la nova prezidanto de HEA (veninta el urbo Gyor), la nova esperanto-referantino de la Landa Fremdlingva Biblioteko kaj almenaŭ du artistinoj: c-inoj Anjo Amika kaj Perlo Miela.

Inter la skajpe kuplitaj, c-ano Giorgio Silfer rakontis personajn rememoraĵojn pri d-ro Nanovfszky, kun kiu li kunlaboris dum jardekoj. Tiel reliefis la figuro de hungara intelektulo, multflanke klera kaj ofte ironia: tia hungaro, kia estis iu amiko de la patro de Marguerite Yourcenar, priskribita en ŝia verko "Arkivoj de la nordo".

Gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli gastos en la venonta literatura kafejo, samloke sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, 18 novembro 2021.

[HeKo 774 4-B, 21 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0598 s s