Esperanta Civito

Forta ekspansio de la konsorcia aktiveco


La komisiono pri bibliotekoj fariĝos konstanta kaj envolvos pliajn aktivulojn: tion decidis hodiaŭ la Kapitulo diskutinte la raporton de sen. Manuela Blanco pri la unua komisiona kunsido. Surbaze de alia raporto, la Civila Esperanta Servo transformiĝos al aŭtonoma establo, kun jura sidejo en afrika lando kie Servo Civila Internacia ne havas sekcion.

La Kapitulo ekzamenis informojn kaj raportojn pri la dua Monda Pac-Kongreso en Barcelono, pri la evoluo de Esplora Instituto de Esperantologio en Svislando, kaj pri aliaj projektoj. Aparte rimarkinda estas la vigleco de KCE kaj LF-koop en Svislando kaj de Esperanta Naturamikaro en Hispanio.

Pro Esperanto komunikis detalojn pri la investa strategio rilate al nemoveblaĵoj. La Civita "banko" administras domojn kaj kontorojn en Svislando, Hispanio, Burundio, Svedio, Belgio, Hungario. En la nova Esperantio la politika povo kontrolas la ekonomian, kaj ne ekzistas burokrata povo.

[HeKo 774 5-C, 22 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0561 s s