Esperanta Civito

Staba agendo por novembro 2021


La staba agendo de novembro estos aparte plena por la Esperanta Civito. Merkredon la 3an skajpe kunsidos la KEF-teamo de la Abeletoj; merkredon la 10an skajpe kunsidos la komisiono pri bibliotekoj; merkredon la 17an skajpe kunsidos la Kapitulo. La komisiono pri bibliotekoj kunvokis ekspertojn el Hispanio, Katalunio, Francio, Svislando, Hungario.

Deĵoroj de c-ino Manuela Blanco en Malago (Esperanto-Domo) ĝis la 25a, poste en Stokholmo (norda legacio); de c-ino Anna Bartek en Ĉaŭdefono (Esperanto-Domo) ekde la 5a; de c-ino Ĥadiĝa Alieva en Budapeŝto (orienta legacio) ekde la 19a; de c-ano Lucien Kagina en Buĵumburo (Esperanto-Domo) ekde la 30a.

Ekster Esperantio ĉe tegmentaj organizoj la kalendaro registras laborgrupon de Naturfreunde Internationale mardon la 9an (pri EU-subvencioj, kun c-ano Giorgio Silfer) kaj la Asembleon de ALTE ĵaŭdon la 11an (kun c-ino Lorena Bellotti, nome de KCE).

[HeKo 774 8-C, 25 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0536 s s