Esperanta Civito

Zamenhofaj festoj en Malago, Budapeŝto, Buĵumburo


Post la sukceso en oktobro, Fajszi Amika Rondo anoncas du literaturajn kafejojn en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, antaŭ la fino de 2021. C-ano Giorgio Silfer gastos 18 novembro 2021, por prezenti sian antologion "Verda stelo kaj roza triangulo"; c-ino Perla Martinelli gastos 15 decembro 2021, por prezenti la tradukon de "Finalo de partio" de Samuel Beckett, ĵus eldonitan kiel suplementon al "Literatura Foiro" n-ro 313.

La decembra literatura kafejo escepte okazos en merkredo anstataŭ ĵaŭdo, por koincidi kun la Tago de la Esperanta Kulturo. Samtage oni festos en la naturamika Esperanto-Domo (Malago) kaj en la Tanganika Esperanto-Domo (Buĵumburo): c-ino Manuela Blanco prezentos oficiale la Naturamikan Kultursemajnon en Esperanto (Katalunio, 2-9 oktobro 2022) dum c-ano Lucien Kagina informos pri la januara seminario de Afrika Esperanto-Instituto.

[HeKo 774 9-B, 27 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0113 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0506 s s