Esperanta Civito

Skeptiko pri la savo de la Universala


La Komitato de UEA ankoraŭ ne findecidis ĉiun paŝon de la finance resaniga plano proponita de la Estraro: mankas la plej grava, nome la vendo de la antikva domo en Roterdamo, por rekapitalizi la Asocion. Demando estas: ĉu tiu plano sufiĉas por savi la Universalan? Eble ne, se analizi la enspezofontojn.

La subaj konsideroj ne inkluzivas sendependajn faktorojn, negative aŭ pozitive: al la unuaj apartenas la centmileŭra investo en galaksie unika retpaĝaro (ĝis nun ne funkcianta), al la duaj la kostoj de sukcesa reprezentiĝo ĉe UN, Unesko aŭ simile.

La biblioteko kaj la historia arkivo ne alportas monon, nur deficiton precipe en laborfortoj: estas bone transdoni ilin al la Aŭstria Nacia Biblioteko (sed kie/kia estas la koncerna kontrakto?). La libroservo estas konstante deficita, ĝia enspezado ne kovras la kostojn de prizorganto: se tiel, estas bone transdoni ĝin al la entrepreno de s-ro Petro Balaz -- sed kial li surprenus malprofitan servon? Kaj kie/kia estas la koncerna kontrakto?

La Universala Kongreso estas grava enspezofonto; sed dum du jaroj ĝi ne okazis, kio kaŭzis perdon de kvarono de la jaraj enspezoj kaj de multaj miloj da eŭroj pro mankantaj kotizoj, librovendoj, hotelperado ktp. Kiam denove eblos UKoj, eble nur duono de la siatempa klientaro partoprenos, pro perdo de kutimo, kresko de kostoj, timoj pro kontaĝo ktp.

La periodaĵoj (Esperanto, Kontakto) estas deficitaj. La enspezoj pro luigoj (la dua domo en Roterdamo) malkreskos, kompense povas kreski la elspezoj pro luoj aliloke. Malgraŭ la maldungoj, la kostoj de la personaro daŭre egalas al 60% de la elspezoj.

Restas nur aliĝkotizoj, donacoj, legacoj, nome la mono el la esperantistaro mem. Tiu mono (grandparte por sankta Neredono) ankoraŭ kovros pli ol duonon de la enspezoj, sed la aferuma volumeno draste malgrandiĝis. La rekapitalizo pro la vendo de Nieuwe Binnenweg 176 estus senefika, sen vera investoplano; UEA ŝajnas investi nur en valorpaperoj, kio estas tre riska.

Konklude: oni rajtas je pesimismo pri la sorto de UEA. Male, eblas ke iuj landaj asocioj finance fartos tre bone, en proporcio certe pli ol la tegmenta organizo mem.

[HeKo 775 3-A, 2 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0550 s s