Je la unua en Heroldo 2326, novembro 2021
La titoloj "Vana miro Belova", "Al la Vitra Palaco!", "Strasburgo vokas" kaj "Delegacio ĉe la monda Pac-kongreso" malfermas la unuan paĝon de "Heroldo de Esperanto", informa gazeto de Kultura Centro Esperantista, numero 2336, akurate aperinta komence de novembro 2021.
Se la unua komentarias artikolon de rusa opiniisto pri la pseŭda selekto de la lando por TEJO-kongreso, la dua emfazas la egalrangigon de la Junulara al la Universala ĉe UN, dum la tria kaj la kvara raportas pri la kreskanta konsidero por la Esperanta Civito ĉe internaciaj organizoj.
Plia supernacia esperanto-subjekto, nome la Sennacieca, trovas atenton en unuapaĝa elzeviro de Gary Mickle "Ruĝa fadeno", apud hipoteza titolo pri baldaŭa referendumo en UEA.
En la ceteraj paĝoj vi povas legi pri la kreskanta aktiveco de KCE kaj aliaj paktintaj establoj, interesan debaton pri originala kaj traduka literaturo, kortuŝan raporton de Soile Lingman pri esperantista interhelpo dum la dua mondmilito, kaj multon plian. La numeron fermas la jam tradicia paĝo kun novaĵoj el Tutmondaj Voĉoj, zorge de Herman Dekeŭnink.
Varbekzemplero de HdE estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio, kaj abonebla kontraŭ libera donaco al KCE en Svislando.
[HeKo 775 5-B, 6 nov 21]