Provizora programo de la 8a Lingva Kolokvo
Junaj filologoj kaj veteranaj esperantologoj prelegos dum la 8a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, Ĉaŭdefono 15-18 aprilo 2022 (alvenoj la 14an), kadre de la tradicia ĉeftemo "Vivanta lingvo de vivanta komunumo". La kolokvo okazos reale, ne kiel virtuala surogato, ĉe la Esperanto-Domo de Svislando.
En alfabeta ordo, jen la kontribuontoj: prof. Lorena Bellotti pri "La Alfabetigo kaj Sekundara Lingvolernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj (LASLLIAM): nia esperanto-kunlaboro kun la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo"; mag. Elia Calligari pri ""Esperanto: inter dulingvismo kaj diglosio, inter adopta kaj denaska lingvo -- kial antaŭjuĝas profesiaj lingvistoj?"; mag. Ruben Fernandez Asensio pri "La biblioteko kiel esenca kultura apogo por lingva diasporo kun karakterizoj kiel la esperanta"; d-ino Perla Martinelli pri "Inter adopta kaj denaska lingvoj: la propono de Amin Maalouf"; prof. Giorgio Silfer pri "Esperanto: de projektita homara interlingvo al teorie homarana, fakte diaspora intralingvo".
Ankoraŭ eblas proponi kontribuon al la prelegaro, kies programon kompletigas distraj aranĝoj, kulturaj ekskursoj kaj du Asembleoj (de KCE kaj LF-koop). Interalie estas planata la premiero de "Kurso de ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure, tradukita de prof. Fernando Pita kaj prefacita de mag. Alessio S. Giordano.
[HeKo 775 9-B, 12 nov 21]