Esperanta Civito

Civila Servo: de laborgrupo al memstara establo


La ekesto de Unuiĝintaj Nacioj havis pozitivan influon al internaciaj neregistaraj organizoj, sed ankaŭ negativajn. Se temas pri la esperanto-movadoj, ili viktimas pro unu ĝenerala misefiko, kaj pro alia specifa suferas UEA. La specifa estas la kupliteco al misfunkcianta instituciaro, kies strategioj kondiĉas la Universalan, tiel ke la politikaj decidoj de ĉi-lasta paŭsas la decidojn (ankaŭ la erarajn) de UN, Unesko ktp: ekzemple la agnoskon pri landaj asocioj laŭ la ŝtatmaparo de UN. Io simila okazas al TEJO pro sia kupliteco (legu: financa dependo) de Eŭropa Unio, rekte aŭ nerekte.

La ĝenerala misefiko konsistas en la starigo de implica regulo, laŭ kiu la sekcioj de la INROj devas koincidi kun la limoj de membroŝtatoj. Iom post iom ĉiu INRO, delonge ekzistanta antaŭ ol UN kaj eĉ Ligo de Nacioj, devis adapti siajn statutojn: tio kaŭzis la perdon de jura legitimeco por eventualaj esperanto-branĉoj, kiuj do malaperis.

Tia estis la kazo de la Naturamikoj, kiuj simple suicidis kiel memstara sekcio de Naturfreunde Internationale. Por restarigi la movadon necesis refondi ĝin en lando sen naturamika movado: kelkaj naturamikoj elektis Hispanion, kaj Esperanta Naturamikaro naskiĝis en Malago fine de junio 2010, kun du laborlingvoj -- la kastilia pro la leĝo kaj esperanto pro respekto al ĉiuj lingvaj minoritatoj.

Simila taktiko estas aplikota por Civila Esperanta Servo. Same kiel la naturamika, ankaŭ la civilserva movado baziĝis sur esperantistoj: sufiĉas pensi pri la fondinto mem, Pierre Ceresole, kaj lia granda amiko Edmond Privat; kaj same kiel en la naturamika, en la civilserva la esperantistoj malaperis, malgraŭ lastaj spuroj ĉe la Junulara, komence de la nova jarmilo. Baldaŭ Civila Esperanta Servo transformiĝos de interna Civita laborgrupo al memstara societo, en lando kie mankas sekcio de Civila Servo Internacia. La nova establo petos la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, kiel kutimas fari la progresemaj movadoj en Esperantio: feminisma (FEM), pacifisma (SIPU), naturamika (ENa)...

[HeKo 776 5-C, 17 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0593 s s