Esperanta Civito

"Verda stelo kaj roza triangulo" premieris Budapeŝte


C-ano Giorgio Silfer prezentis hieraŭ sian verkon "Verda stelo kaj roza triangulo", antologion el dek du aŭtoroj, okaze de la monata literatura kafejo de la Esperanta PEN en Budapeŝto, kun la organiza helpo de Fajszi Amika Rondo. Interalie ĉeestis la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

En sia konversacio kun la publiko la redaktinto prilumis diversajn detalojn post la kulisoj de Esperantio. Ekzemple Mason Stuttard estis maldungita de UEA pro sia seksa inklino, en la 1950aj; nur unu generacion poste samseksemo fariĝis elemento utila por dungiĝi en Roterdamo... Aŭ la terura ŝerco kiun Kalocsay faris al sia satelito Ludoviko Totsche, dum UK 1937... Kaj kial Reto Rossetti ignoris la deklaritan uranismon de Sturmer en lia novelo "Antaŭ stacidomo Victoria", inkludante ĝin en la antologio "La tridek tri rakontoj"... Al kiu grava esperantisto aludas Etel Zavadlav en sia rakonto pri Panjo?

Estis mencio ankaŭ pri la alia antologio (nur poezia) de Benoit Philippe. Fakte la solaj antologioj pri uranisma temo originale en esperanto estis produktitaj de personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

[HeKo 776 6-B, 19 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0782 s s 
  Total: 0.0949 s s