Esperanta Civito

Tra LF elektu Nobel-kandidaton

Literatura Foiro proponas al siaj abonantoj buntan lego-materialon en la jam aperinta numero 229.

En la Goldoni-jaro: Carlo Minnaja tradukis la komedion "La kafejo", kies unua akto premieras en la oktobra numero de la revuo. Aldonas Paul Gubbins: itala spirito kun nordangla akĉento

Vinko Oŝlak prezentas la Verkon de la Jaro por 2006: "Hodler en Mostar" de Spomenka Ŝtimec. Fakte Ŝtimec estas unu el la selektotaj kandidatoj de la Esperanta PEN-Centro por la literatura Nobel-premio, kune kun Marjorie Boulton, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La abonantoj de "Literatura Foiro" referendume elektos la esperantan kandidaton: eblas eĉ elekti alian nomon, ekster la selektotaj.

Radojica Petroviĉ recenzas la libron "La frakseno Igdrasilo, antikva dia historio" de Alf Henrikson kaj Edward Lindahl, kiun tradukis Bertil Nilsson.

Inter la originalaj literaturaĵoj estas la duaj premioj en la internacia literatura konkurso EKRA-2007: uverture "Obei" de Christiane Rivière kaj "Hajko-spritaĵoj" de Zorka Vinceljak. La traduka ĝenro estas traktata per eseo de Giorgio Silfer.

Silfer gastas ankaŭ en la kutima kino-rubriko (la sola ekzistanta en Esperantio): "La eta knabino", okminuta filmo realigita antaŭ dek jaroj fare de Samir, laŭ rakonto de Joerg Schubiger, estis en la afiŝo de la internacia kinfestivalo de Lokarno pasintan aŭguston.

Kio estas Har-Magedono? Al la demando respondas Dimitar Haĝiev.

En la oktobra numero de "Literatura Foiro" dauras la esploro pri vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront: en la kvina parto Claude Gacond komparas verkojn de la tiama epoko. Ja antaŭ cent jaroj eksplodis la Ido-skismo, bona okazo reveni al la pionira epoko.

"Literatura Foiro" estas ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de Esperanta PEN-Centro. Ĝi estas ankaŭ parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo ĉe softhome.net. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe la administrejo: CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono (Svislando), rete lf-koop ĉe esperantio.net.

[HeKo 341 6-B, 1 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0570 s s