Esperanta Civito

Giorgio Silfer en Burundio helpe al AEI


La Tanganika Esperanto-Domo, sidejo de Afrika Esperanto-Instituto, konstante funkcios ĉi-monate, danke al la ĉeesto de sen. Giorgio Silfer kaj al la helpo de lokaj stabanoj, unuavice c-ano Lucien Kagina.

La januara deĵoro koincidos kun la domflegado, ne nur pro kelkaj riparetoj, sed precipe pro la kompletigo de la mebligo. Krom la instalo de litoj kaj seĝoj, plej rimarkinda estas la konstruo de ŝrankoj por la biblioteko kaj arkivo, probable la plej granda en la tuta Afriko.

La Esperanto-Domo situas en kvartalo de vilaoj proksime al la lago. La lokon karakterizas la kontrasto inter la nivelo de la privataj domoj kaj la stato de la komunaj partoj, precipe la stratoj.

Profunda esploro pri la ĉirkaŭo estas parto de la nuna misio, cele al la lokalizo de utilaj infrastrukturoj, ekzemple adekvata restoracio por nutri staĝantojn.

[HeKo 779 7-B, 10 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0869 s s 
  Total: 0.0996 s s