Esperanta Civito

La Universala profunde fendita en sia interno


Ĵusa voĉdono pri eventuala referendumo rilate la vendon de Nieuwe Binnenweg 176 montris profundan fendon ene de la Universala. La Komitato de UEA renovigis la konfidon en la estraro, malaprobante per du trionoj la proponon de Weidmann kaj aliaj organizi ĝeneralan voĉdonadon; aliflanke la bullerisma alo duobligis sian forton, kaj eĉ estrarano (la afrika, Jeremie Sabiyumva) balotis kontraŭ la estraro.

"Kion oni faras en Burundio al ministro kiu balotas kontraŭ la registaro? Plej probable li demisius", opinias samlandano de Sabyumva. Sed la estraro mem estos renovigita post ses monatoj, do ne indas tuj redoni la delegon? Sed se la UEA-estraro mem ne povas fidi je siaj subtenatoj kaj subvenciatoj, kia estos la kariera perspektivo por afrikanoj en tiu Asocio?

Surprizis ankaŭ la malkonfido al la estraro fare de la itala kaj la hispana gekomitatanoj; sed IEF jam voĉdonis kontraŭ la tuta statutreformo en 2016 (sola landa asocio en la mondo), dum HEF kutime sin klinis al la majoritato.

Ĉu la opozicio ludos la karton de la proceso pro statuta malrespekto? Svisa Esperanto-Societo ne unuafoje elspezus sian monon pro dubindaj projektoj, do eblas eĉ tiu dubinda aventuro, kiu memorigas pri la skismo de 1936.

[HeKo 779 8-A, 12 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0607 s s