Esperanta Civito

Forpasis civitano Anatolo Goncharov


Hodiaŭ forpasis c-ano Anatolo Gonĉarov, edukita en la rusa lingvo (1940[1958]-2022), patro de denaska esperantistino. La morto renkontis lin en la virusinfekta fako de hospitalo en Brjansko, en regiono najbara al Belorusio. Li ofte translokiĝis en sia vivo (ankaŭ pro pluraj edzecoj, el kiuj la por li plej grava estis tiu kun Irina, en Moskvo). En alta aĝo li migris al Siberio, kie li eksuferis pro blindeco.

Profesie kemiisto, siajn plej bonajn energiojn li dediĉis al la esperanta popolo, kiel organizanto, instruisto kaj publicisto. Li kunfondis kaj prezidis la junularan movadon SEJM (1966-1974), gvidis la landan asocion ASE (1979-1989) kaj mallonge ties posteulon SEU, fine trovis sian vojon en raŭmismo. Dum du mandatoj (2002-2011) li estis senatano de la Esperanta Civito, en la Verda grupo.

Lia nomo ligiĝas al Lex Anatolia (pri reprezentaj donacoj), de li proponita sed fine aprobita nur en 2019. Li aŭtoris plurajn artikolojn, kompilis la broŝuron "Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj" (2010) kaj la citaĵaron "Tiu ĉu malofta sufikso -um" (bitlibro, 2021), kuntradukis la libron "Defendi la pacon, preventi nuklean militon: Proponoj de Soveta Unio en la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado (1982).

[HeKo 781 2-C, 11 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0558 s s