Esperanta Civito

Domajna ekspansio por la Esperanta Civito


Danke al mecenato en Hungario, la Esperanta Civito ĵus akiris la domajnon www.esperantio.org, paralelan al la tradicia www.esperantio.net. Dum pli ol dudek jaroj la ĵus akirita domajno apartenis al "Esperanto" Radikala Asocio, kiu lastatempe ne renovigis la abonon. Laŭ la vickonsulo pri informado, la dua domajno pormomente ne estos uzata, sed okazos aŭtomata devojigo al la unua. Unuflanke la akiro preventas piratadon aŭ misfamigon, aliflanke la nova domajno povos utili kiel rezerva kaze de problemoj kun la unua provizisto.

Ĝuste ĉi-lasta nun modifas sian platformon. La gecivitanoj kiuj administras propran retadreson bonvolu plenumi la instrukcion ricevitan de la provizisto. Kaze de bezono ili povas peti helpon ankaŭ tra la adreso de nia redakcio. Manke de interesiĝo flanke de la koncernato, ties retadreso estos eliminita. Diskut- kaj dissendolistoj bezonas neniun aktualigan intervenon.

[HeKo 782 1-E, 25 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0692 s s 
  Total: 0.0825 s s