Esperanta Civito

Nek distingo nek mencio pri Ukrajno kaj Rusio en UEA-deklaro


La prezidanto de la Universala, prof. Duncan Charters, rajtigis la dissendon de gazetara komuniko sub la titolo: "Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj: Alvoko de UEA al la esperantistoj kaj al la mondo".

La komuniko nenie mencias Rusion kaj Ukrajnon, kaj tute ne esprimas starpunkton pri la milito: oni ne komprenas ĉu estas agresanto kaj agresato, eĉ kie okazas la eventoj; nur en unu frazero temas pri "deklaro reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo".

La esenco de la komuniko situas en la lasta alineo: "UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro perfortaj atencoj kontraŭ iliaj [siaj] rajtoj al paca, sekura vivo."

La sola geopolitika referenco estas alia magra frazo: "Ni ne laciĝu insisti, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi en senkonflikta harmonio laŭ modeloj de la plej altaj etikaj principoj ekzempligitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ni insistu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj devigu respekton al tiu Deklaracio, al la Ĉarto de UN kaj al ĝiaj fondaj principoj, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la hororoj de amasmilitado."

En tiaj teksto kaj kunteksto la vorto "paco" ne estus tradukenda al la angla kiel "peace", sed kiel "appeasement". La Universala ŝajne restis en 1938.

[HeKo 782 7-A, 28 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0485 s s 
  Total: 0.0623 s s