Esperanta Civito

Deklaro de ALTE pri la milito en Ukrajno


Kiel internacia asocio kun interesoj en kaj preter Eŭropo, kaj kiel INRO de la Konsilio de Eŭropo, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj (ALTE) agnoskas la decidon de la Konsilio de Eŭropo suspendi la reprezentorajtojn de la Rusa Federacio en siaj Ministrokonsilio kaj Parlamenta Asembleo, kaŭzitan de la neprovokita atako de Rusio al Ukrajno.

ALTE estas neprofitcela organizo kiu deziras nutri pacon kaj reakordiĝon gardante la principojn de la Konsilio de Eŭropo, kaj subteni tiujn kiuj estas suferantaj rezulte de la milito, precipe la ukrajnan popolon kaj hejmlande kaj eksterlande, kaj esprimi solidarecon kun chiuj pledantaj por baldaŭa fino de la konflikto.

Ni atentas pri niaj Asociaj Membroj lokitaj kaj en Ukrajno kaj en Rusio nuntempe, kaj daŭre subtenas tiujn organizojn kiuj konsentas la ALTE-principojn de Bona Praktiko kaj finfine la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj de la Konsilio.

(Subskribis la Kuratoroj de ALTE)

[HeKo 782 1-A, 2 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0561 s s