Esperanta Civito

La UN-Asembleo politike izolas Rusion


Hieraŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion kiu kondamnas la rusan invadon en Ukrajnon, per 141 voĉoj kontraŭ kvin (Rusio, Eritreo, Belorusio, Sirio, Norda Koreio) kaj tridek kvin sindetenoj; inter ĉi-lastaj Popola Ĉinio, Hindio, Sud-Afriko, Irano, Kubo, Nikaragvo.

La postulita kvorumo estis du trionoj el la cent naŭdek tri membroŝtatoj. Dekduo ne partoprenis en la baloto: inter ili Venezuelo, kies voĉrajto estas suspendita. Male al la Sekureca Konsilio, en la Ĝenerala Asembleo ne eblas vetooj. Estas rimarkinde, ke de kvar jardekoj ne estis kunvokita tia eksterordinara Asembleo.

La dokumento estas pli malpli egala al tiu vetoita de Rusio (kun sindeteno de Ĉinio) en la Sekreca Konsilio. Ĝi enhavas kondamnon kontraŭ Kremlo pro la minaco uzi nukleajn armilojn; krome ĝi kritikas la sintenon de Belorusio en ĉi tiu milito; fine ĝi postulas ke Rusio rezignu pri la agnosko de la du secesiintaj regionoj.

Kvankam la rezolucio ne havas leĝan valoron, ĝi evidente izolas politike Rusion. Oni atentu ke, pro la asemblea mekanismo, la nepartopreno vole-nevole favoras la rezoluciproponon (ĉar ĝi malaltigas la kvorumon necesan por la aprobo, ĉi-kaze de 129 al 120), dum la sindeteno vole-nevole favoras Rusion (ĉar ĝi malhelpas la atingon de la kvorumo: du trionoj de la esprimitaj voĉoj devas esti favoraj la rezolucio).

[HeKo 783 2-E, 3 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0191 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0631 s s