Esperanta Civito

La Senato kunvokita pri la milito en Ukrajno


La Senato de la Esperanta Civito estis kunvokita al konsulto pri la milito en Ukrajno kaj ties konsekvencoj en la esperantlingva komunumo, 16 marto 2022. La Konsulo proponis rezolucion, kiu kondamnas la rusan invadon sed ankaŭ plendas pro la pasiva rolo de Unuiĝintaj Nacioj.

La parlamentaj grupoj havis la tempon konsultiĝi en sia interno, antaŭ ol okazos la aprobo de la definitiva teksto: iuj aldonaj amendoj estis senditaj al la Konsulo. La teksto tamen restus pli konciza ol la deklaro de la Junulara (influita de Eŭropa Unio) kaj la gazetara komuniko de la Universala (senspine neŭtrala).

La TEJO-deklaro estis aprobita nur per plimulto de la Komitato (dek ses voĉoj super ok, plus du sindetenoj), la UEA-komuniko vekis multajn protestojn, precipe el la alo bullerisma. Verŝajne la dokumento de la Esperanta Civito estos unuanime aprobita.

[HeKo 784 3-C, 13 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0712 s s 
  Total: 0.0851 s s