Esperanta Civito

Naturamikaro pri la milito en Ukrajno


Naturamika Internacio (NAI) el Vieno firme kondamnas la invadon de Ukrajno fare de la Rusa Federacio. Tiu ĉi atako estas malakceptebla lezo de la internacia juro kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulas de siaj membroŝtatoj la rezignon pri la uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco kaj la politika sendependeco de ĉiu ŝtato. La invado estas nek provokita nek pravigita. Naturamika Internacio kondamnas ankaŭ la atakojn kontraŭ civiluloj kaj civilaj infrastrukturoj.

Ekde la fondo de la naturamika movado, ni pledas por mondo kie socioj egalaj, justaj, pacaj kaj demokrataj povas disvolviĝi kaj prosperi favore al la tuta civitanaro. Paco kaj solidareco estas la kernaj valoroj de nia organizo. NAI solidaras al ĉiuj personoj vivantaj en Ukrajno kaj rifuĝantoj serĉantaj helpon en la najbaraj landoj. Ni bonvenigas la decidon de la EU-membroŝtatoj permesi neburokratan aliron al la teritorioj de Eŭropa Unio. Ni alvokas niajn individuajn membrojn subteni tiujn homojn kiel eble plej bone. Ni ankaŭ alvokas al niaj organizoj por ke ili proponu naturamikajn domojn kiel dumtempan rifuĝon.

La Naturamikoj estas parto de la porpaca movado kaj aktivas en multaj manifestacioj en la tuta mondo. Ni aplaŭdas kaj solidaras al ĉiuj kiuj, en la Rusa Federacio, kontraŭas ĉi tiun maljustan militon, protestas por paco kaj frontas subpremadon kaj arestojn.

Temas pri la plej grava milita kaj politika krizo al kiu la eŭropa kontinento konfrontiĝas de post jardekoj. La risko de nuklea milito neniam estis tiel zorgiga post la fino de la malvarma milito. Ni petas la Rusan Federacion stopi ĉian militan agon, retreti siajn fortojn kaj utiligi rimedojn diplomatiajn kaj neperfortajn por trafi siajn celojn.

Samtempe ni alvokas la triajn partiojn malhelpi novan militiron. La alvokoj al rearmigo kaj la armea potenco multobliĝas. La rearmigo estas malbona solvo. La militigo de konflikto neniam alportis solvon, sed esti paŝo plia al la abismo dum la pasinteco. Ne eblas estingi militon verŝante oleon sur ĝin.

La brutala milito en Ukrajno ne ekis ĉar oni investis tro malmulte en armado. Male, la milito krevis ĉar la politiko de paco kaj senstreĉigo ne daŭris post la falo de la fera kurteno en 1989.

La milito en Ukrajno estas klare la milito de sinjoro Putin kaj li devas ĉesigi ĝin tuj. Sed ĝi estas ankaŭ la sekvo de la perdo de grandaj ŝancoj el la historia jaro 1990. Tiam la Ĉarto de Parizo ĵetis la bazon por "Komuna Domo de Eŭropo". Ankoraŭ en 2001 Putin estis aplaŭdita de la germana Parlamento kiam li prezentis siajn perspektivojn por nova Eŭropo. Sed la etenditaj manoj ne estis akceptitaj en tiu momento. Anstatataŭe oni spektis konstantan ekspansion de la okcidenta influsfero kaj ideologian malmoliĝon de Putin, kio kondukis al la hodiaŭa malracia milito.

La naturamikoj petas ke oni revenu finfine al sistemo de komuna sekureco. La politiko de paco ne signifas armadon, la politiko de paco signifas komunan sekurecon. Ni bezonas tiun komunan sekurecon ne nur por paco, sed ankaŭ por superi la klimatan krizon kaj la sociajn malegalecojn.

(Manfred Pils, prezidanto de Naturamika Internacio)

[HeKo 784 5-B, 18 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0662 s s 
  Total: 0.0786 s s