Esperanta Civito

Duonjara malfruo de "Kontakto" kaj "Sennaciulo"


La socikultura revuo de TEJO "Kontakto" kaj la organo de SAT "Sennaciulo" akumulis dum la lastaj tempoj duonjaran malfruon: la aŭgusta numero de 2021 estas la lasta. La malfruo mirigas, ĉar malantaŭ tiuj du periodaĵoj situas onidire fortaj asocioj, kaj zorgigas, ĉar ili estas bezonataj por plenumi statutajn celojn: ĝuste la malfruo de "Kontakto" (responsa redaktoro, kun honorario: Pawel Fischer-Kotowski el Pollando) kaŭzis malregulecon en la elektoj de B-komitatanoj, iel rearanĝitan preskaŭ hazarde.

Kiom fortaj estas la Junulara kaj la Sennacieca? Se temas pri financa forto, TEJO posedas neniun nemoveblaĵon (sed pagas luon al la Universala), dum SAT proprietas almenaŭ (duonan) postkortan ejon en Parizo; krome, SAT havas trezoreton el 144 mil eŭroj nete, dum TEJO (vivtenata de EU-subvencioj) tiom enkasigas, tiom elspezas.

Se temas pri aliĝoj, Parizo ne fartas bone: por 2021 kotizis nur 242 gekamaradoj, al kiuj aldoniĝus 175 malfruantoj post 2020 (sed ni estas jam en 2022), do la adicia rezulto de 437 ŝajnas blufeta: pli veraj estas la 372 voĉrajtaj en la balotlisto 2021 por la Plenum-Komitato (en 2018 ili estis 454). Sed eĉ pli blufa ŝajnas la censado de TEJO, kiu anoncas kreskon enkalkulante la eksiĝintojn (klasitajn en aparta kategorio) kaj danke al la altigo de la aĝlimo (se daŭras tiel, UEA iĝos la maljunulara sekcio de TEJO)...

Por komparo: en 2022 "Heroldo de Esperanto" aperis jam en sia marta numero, kaj eĉ la APRILA numero "Literatura Foiro" atingis jam la abonantaron. Okaze de la lastaj elektoj al la Senato voĉrajtis preskaŭ 440, kaj havis la esperantan civitanecon 459 (30 novembro 2019): nun oni proksimiĝas al kvincento.

[HeKo 784 7-A, 20 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0600 s s