Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 316 pli kaj pli interesa


Jam meze de marto la aprila numero de "Literatura Foiro" (316) en la 53a sinsekva jarkolekto (preskaŭ 400-paĝa) ekatingis la abonantaron. La kultura revuo, organo de Esperanta PEN-Centro, jam trafis ĉiun pozitivan rekordon, kaj aspektas pli kaj pli riĉe, enhave kaj grafike. La progreso de LF koincidas kun la centa datreveno de la fondo de "Literatura Mondo", al kiu la nova numero dediĉas la eseon de Giorgio Silfer "Inter poeto-fratoj kaj judaj mecenatoj", analizante la rolon de la du ĉefaj eldonintoj: Teodoro Schwar(t)z kaj Vilmos Bleier, kiuj cetere ne estis la solaj hebreoj gravaj por la hungara entrepreno.

Ĉu nur hazarde la eseon tuj post-venas la artikolo de Daniele Binaghi "Maus: pri musoj kaj homoj" (fama komikso de Art Spiegelman) kaj feminaj paĝoj de Perla Martinelli pri Lily Ebert? Antisemitoj havos okazon ataki la revuon, des pli ke tuj sekvas eseo de Fabrizio Pennacchietti: "La aventuro de mia iraka tomboŝtono"...

Proze elstaras rakonto de Trevor Steele; logas omaĝo al Annie Ernau x tradukita de Marie-France Conde Rey (kiu ankaŭ recenzas la filmon "La evento" de Audrey Diwan, inspiritan ĝuste de Annie Ernau x); humuras novelo de Giuseppe Campolo; aktualas fragmento de Bohdana Jehorova, kiun Petro Palivoda tradukis el la ukraina; historiografie atutas Carlo Minnaja pri Antonio Pigafetta, kamarado kaj protokolisto de Ferdinando Magelano dum la unua ĉirkaŭnavigado de la planedo.

La minoraj literaturoj alestas per studo de Paolo Agostini pri fru-mezepokaj paganaj ritoj en Kaŭkazio. La lingvistika rubriko prosperas danke al Alessio Giordano, kiu eseas pri Melchiorre Cesarotti kaj la filozofio de lingvoj, kaj Fernando Pita, kiu konkludas felietonon pri la esperanto de Afriko, nome la joruba.

Poezio gastas per lirikaĵo de Benoit Philippe, versaĵo de Paulo Sergio Viana, hajkoj de Helena Popova kaj precipe uverturo de Nicolino Rossi, la plej grava el la nuntempe vivantaj esperanto-poetoj, aktiva de duona jarcento, premiita multfoje inter 1968 kaj 2021. Alia "patrolano", Carlo Minnaja, brile recenzas la bit-eldonon de "Cigana romancaro" el Federico Garcia Lorca.

La socian engaĝon de la revuo konfirmas la esperantigo de la pacama alvoko de kvindek Nobel-premiitoj, fare de Perla Martinelli, la ĉefredaktoro, asistata de Alessio Giordano. LF estas abonebla multloke kaj mendebla ankaŭ tra nia redakcio: ses numeroj jare, po 64 paĝoj.

[HeKo 784 8-B, 22 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0577 s s