Esperanta Civito

SAT protestas pri Francisco Franco

Post la Konsulo de la Esperanta Civito, ankaŭ la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda aliĝis al la kampanjo iniciatita de iberiaj esperantistoj por la nuligo de la honoro al Francisco Franco, kiel alta protektanto de la Universala Kongreso en Madrido 1968.

Sur la alia flanko, defende al la honoro situas pli kaj pli la Tyresö-generacio, kiun paradokse oni konsideris maldekstrema, kaj kiu fakte forĵonglis de UEA la tiaman gvidanton, prof. d-ron Ivo Lapenna. Interalie sin esprimis publike kontraŭ la protesto: Probal Dasgupta, Osmo Buller, Renato Corsetti, Brian Moon. Inter la aligeneraciaj intelektuloj, kiuj ankaŭ kontraŭas la proteston, situas Marc Bavant, Carlo Sarandrea, Ziko Sikosek, Bertilo Wennergren. Iel vesperte kondutis István Ertl kaj Jorge Camacho, kiuj fine tamen subskribis la proteston post hezito kaj kun duboj.

La "frankistoj" utiligas nur du argumentojn, pri kiuj HeKo jam raportis, plus kelkajn sofismojn pri formalaj kaj lingvaj detaloj kaj, kompreneble, la kutiman plendon, ke ĉiu kritiko estus perversia atako kontraŭ la plej granda evento en esperanto, kontraŭ la tegmenta organizo de ĉiuj esperantistoj (?), eble kontraŭ esperanto mem kaj eventuale eĉ kalumnio kontraŭ Zamenhof. Laŭ tiu taktiko, UEA estus pli sankta ol la romkatolika eklezio, kaj la Universala Kongreso pli netuŝebla ol la vatikana koncilio.

El la nuna situacio eblas konkludi, ke UEA neniam cedos al la protesto, ĉar tio kreus tre gravan precedencon, kiu lasus liberan vojon al pliaj esploroj pri la (ĵusa) pasinteco. Iu difinis UEAn "la lasta sovetia respubliko en Eŭropo"; tamen eĉ en Sovetunio oni kuraĝis kion oni kuraĝis per la 20a Kongreso kaj la degelo...

[HeKo 432 2-A, 15 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0603 s s