Esperanta Civito

Serbio kaj Hungario reelektas neŭtralismajn premierojn


Spite al malkresko de konsento, Viktor Orban denove gajnis la baloton en Hungario, en la pasinta dimanĉo. Samtage eĉ pli firma estis la sukceso de la eliranta premiero Aleksandar Vuiĉiĉ, reelektita en Serbio. Ili ambaŭ sin esprimis pli ol prudente rilate la interslavan militon sekve de la invado en Ukrajnon. Ĉu tiu sinteno klarigas ilian sukceson?

Jes kaj ne. Se temas pri Serbio, ĝi havas longan historian ligitecon kun Rusio, kaj plu pendantan fakturon al okcidento, post la bombardado de NATO en 1999 (afero multe pli grava ol la nuna poera helpo al Kievo, laŭ internacia juro). La samo ne validas por Hungario, kiu male havas longan historian rilaton konfliktan kun Rusio, de 1849 ĝis 1956 kaj plu. Endas rimarki, ke ambaŭ landoj voĉdonis por la rezolucio pri Ukrajno, kiu politike izolis Rusion ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Certe la prudento de Orban influis pozitive al lia koalicio, sed pli gravis la troa heterogeneco de la opozicio: la israela metodo (ĉiuj kune kontraŭ la eliranta ĉefministro, kun ambaŭ ekstremoj en alianco) ne funkcias en Hungario, kaj des malpli en Serbio. Ambaŭkaze mankis vera gvidanto, kiu pacience, obstine kaj espere kontruas la alternativon (kiel faris Mitterand en Francio, ekde la lasta De Gaulle ĝis la venko en 1981).

Se jam temas pri Francio: la sukceso de Orban (kaj parte de Vuiĉiĉ), kiu kombinas pseŭdan neŭtralismon kaj malaŭtentan suverenismon, trovas paralelon en la kresko de Marine Le Pen, granda amikino de Orban nun kaŝanta sian Putinan inklinon (por la podkastoj: majuskla Po!): ĉiu sondado donas ŝin kiel duan, pli kaj pli proksime al Macron. Pli simple, eble tro simple: venkas la provinco super la ĉefurbo, jen Budapeŝto, jen Belgrado, ĉu jen Parizo?...

[HeKo 785 6-E, 5 apr 22].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0582 s s