Esperanta Civito

Moratorio pri mortpuno: unua sukceso

Unua grava sukceso de la kampanjo kontraŭ mortpuno en la tuta mondo: hieraŭ, per 99 voĉoj poraj, 52 kontraŭaj kaj 33 sindetenoj la tria komisiono de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la moratorian rezolucion proponitan de Nova Zelando kaj Brazilo, kaj forte apogatan de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio. La necesa kvorumo estis 97.

Meze de decembro la Ĝenerala Asembleo de UN definitive balotos pri la rezolucio. Similaj rezolucioj estis proponitaj en 1994, 1999, 2003, kaj ĉiam malaprobitaj de UN.

La Esperanta Civito estas unu el la multaj kolektivaj subjektoj kiuj subtenas la kampanjon, post la koncerna decido de la Kapitulo en marto 2007. Fakte la Civito estas la sola reprezentanto de la esperanta popolo en tiu kampanjo.

[HeKo 342 3-C, 16 nov 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0587 s s