Esperanta Civito

Tri jardekoj da interslavaj konfliktoj?


Post la falo de la Berlina muro Eŭropo daŭre spertas konfliktojn inter slavaj popoloj. Foje temas pri tute trankvila divorco, kiel inter ĉeĥoj kaj slovakoj, sed en aliaj kazoj krevis sangaj militoj. Tiel inter serboj kaj kroatoj, kaj en Bosnio, kaj delonge en Ukrajno, kun la nuna (ĉu lasta?) tragedio.

Fine de la malvarma milito oni timis pro eventuala konflikto inter rumanoj kaj madjaroj, inter grekoj kaj albanoj, kaj pro la minoritataj problemoj en la baltaj respublikoj. Bonŝance ne estis tiel. Bedaŭrinde nur slavoj buĉas unu la alian. Kial?

Endas tamen precizigi gravan diferencon inter la jugoslaviaj militoj de la 1990aj kaj la postsovetiaj de la 2010aj. En la nunaj ne batalas ukrainoj kontraŭ rusoj, sed ukrajnanoj kontraŭ rusianoj. Sufiĉas diri ke la ukrajna prezidento estas ruslingva judo (kiel Zamenhof) kaj la ĉefo de la rusia armeo estas mongol-lingva tuvo. Krome, Moskvo enplektiĝis en militoj de neslavaj etnoj: de ĉeĉenoj al gruzoj, de armenoj al azeroj. La nuna kaj la antaŭaj konfliktoj estas nek ĉiam nek tute interslavaj.

Probable la interslaveco rolas pro hazarda koincido, kadre de la ruino de ŝtatoj bazitaj sur aparta ekonomia sistemo, marksisme inspirita. La batalado inter slavaj etnoj, preskaŭ samlingvaj kaj eĉ samreligiaj, estas komparebla al tiuj en Proksima Oriento, ofte inter samlingvaj islamanoj. De la Balkanoj ĝis Mezopotamio, de la Sankta Lando ĝis Jemeno formiĝis vasta polemogena areo, post la ruino de la Otomana Imperio. Simile okazis post la fino de Sovetunio. Du imperioj disfalis kaj lasis fortan geopolitikan malekvilibron, kiu daŭras ĝis nun.

Inter la komponantoj de tiu geopolitika malekvilibro rolas la deziro transpreni, almenaŭ je regiona nivelo, la hegemonion perditan de la reganta ĉefetno, aŭ reakiri ĝin entute, se temas pri rusoj kaj turkoj. La rilatoj kun Okcidento, ĉefe pro la livero de energiaj resursoj, tre komplikigas la situacion. Sed eble ĝuste tio stimulas al kompaktiĝo de okcidenta Eŭropo, kompaktiĝo kiu influos pozitive en Oriento. La unueco de la okcidentanoj, ĉu en NATO ĉu en Eŭropa Unio, estas integriga faktoro kiu preventas pliajn ?interslavajn? konfliktojn.

[HeKo 785 8-E, 7 apr 22].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0586 s s