Esperanta Civito

Kiel oni eksigas paktinton el la Esperanta Civito?


"NOTANTE, ke ĉiu aliĝinta asocio de UEA devas respekti tiujn celojn kaj tiun neŭtralecon kiel kondiĉo de daŭra aliĝinteco, POSTULAS konfirmon de la Estraro de REU, ke la eldiroj de ĝia prezidanto ne prezentas la starpunkton de la asocio, kaj por certeco PETAS rekonfirmon, ke REU daŭre akceptas kaj respektas la kondiĉojn de aliĝinteco, kiujn difinas la Statuto kaj Ĝenerala Regularo de UEA." Tion prezidinto Mark Fettes proponis antaŭ tri tagoj al la UEA-Komitato, kiu tamen nek diskutos nek voĉdonos pri ĝi, ĉar ĉio reduktiĝos al letero de la Estraro al REU.

"Kio okazus se Rusia Esperanto-Unio estus aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito? Ĉu ĝi riskus eksigon fare de la Senato aŭ la Kapitulo?" demandas svisa esperantisto.

La Senato ne okupiĝas pri tia kazo, ĉar la asembleo de la paktintoj estas la Forumo: ĝi akceptas novan paktinton, kaj konstatas la eksigon, kaze de malrespekto de specifa punkto en la Foruma Reglamento. Same ne estas koncernata la ekzekutiva organo, nome la Kapitulo. Ekster la aludita specifa punkto (manko de senkulpiĝo okaze de ne partopreno en du sinsekvaj parlamentaj sesioj), ankaŭ la Forumo ne pritraktas tian kazon, sed la Kortumo.

Fakte en la Civiton oni eniras tra unu pordo (la Forumo), sed oni eliras tra alia (la Kortumo): nek la leĝodona nek la ekzekutiva povo decidas pri eksigo, male ol okazas ĉe UEA, kiu nek estas nek povas esti subjekto de internacia juro. Tia subjekto devas enhavi justican povon, kun du gradoj de juĝo (do rajto je apelacio).

Principe, se paktinto kondutus kontraŭ la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, eĉ simpla individua civitano povus denunci ĝin, kvankam prefere tion faru instanco. La Kortumo poste okupiĝus pri la kazo, kunvokante la partiojn (denuncinton kaj denunciton), studante la pruvojn kaj fine verdiktante.

[HeKo 786 1-C, 9 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0547 s s