Esperanta Civito

La Kapitulo havis fruktodonan aprilan kunsidon


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis telematike en pleno hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Konciza raporto pri la geopolitika situacio konstatis ke la rezolucio de la Senato pri la milito en Ukrajno estas la sola unuanime aprobita en Esperantio (la ideologie proksima de la Junulara ricevis nur plimultan subtenon de la TEJO-Komitato). La teksto aperis en HeKo kaj "La Ondo de Esperanto", aperas en "Heroldo de Esperanto", aperos en "Literatura Foiro", kun adekvata reliefo. La rezolucio vekis neniun proteston, eĉ male, dum la pekineca pozicio de la Universala estas ege kritikata. Aliflanke la Kapitulo ekzorgas pro la risko ke la milito ampleksiĝos.

La Registra Instanco intensigas la strebon renovigi la Civitajn legitimilojn, ankaŭ helpe de la paktintaj establoj. Krome oni rimarkas kreskon de la petoj pri civitaniĝo, tiel ke la venonta censado probable statistikos pli ol kvincent individuojn; ĝenerale temas pri homoj kiuj membras nek en UEA nek en SAT, ofte novaj esperantiĝoj, inkluzive de familianoj.

La vickonsulo pri financoj raportis pri la lokaloj (sub)luataj en kvar urboj (Budapeŝto, Bruselo, Stokholmo, Buĵumburo) por la respektivaj legacioj: la kontrakto en Belgio estos modifita reduktive. Staĝantino Ĥadiĝa Alieva estas en oficpaŭzo dum maksimume ses monatoj, sen ajna avantaĝo. Antaŭ la fino de septembro ŝi decidos ĉu fermi la paŭzon por definitive karieri kiel Civita buralisto.

La vickonsulo pri klerigado ricevis gratulon pro la bona funkciado de la telematika fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj, kie plej aktivas c-ano Ruben Fernandez. La Esperanta Civito povus kaj devus havi gvidan rolon pri bibliotekoj/arkivoj, ĉar la temo tre gravas por la esperanto-kulturo. La progreso de la fakrondo signifas unue novajn ideojn, due sugestojn por amendi "Direktivon Rogoran" (jam en la tagordo de la Forumo), trie konscion pri la avangardeco de la Civito. Resume, la eksperimento bone sukcesas kaj ni devus krei pliajn fakrondojn, ekzemple pri la mislokitoj.

La vickonsulo pri socialaj aferoj informis ke, pro ekrezido en la Kanariaj insuloj, sen. Lorena Bellotti efike kunlaboros kun Esperanta Naturamikaro kaj Civila Esperanta Servo rilate al la rekonstruata naturamika centro en la insulo La Palma.

La Kapitulo estas rekunvokita je 18 majo 2022.

[HeKo 786 9-C, 27 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1663 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.2065 s s