Esperanta Civito

Milito spurebla en la junia Literatura Foiro (317)


La milito en Ukrajno lasas spuron en la junia numero (317) de "Literatura Foiro", kaj finance kaj enhave: la preso en Bulgario kostas al LF-koop 30% pli ol kutime, la unuaj paĝoj estas dediĉitaj al la temo. Ekas la traduko de fama lulkanto pri milito, fare de Giorgio Silfer el la roma dialekto de Trilussa. Sekvas la rezolucio de la Civita Senato, kun komentario klariganta kial Zamenhof ne estas menciita kiel heroldo de paco. Al la milito reiras ankaŭ poemo de Carmel Mallia.

LF daŭrigas sian dokumentan esploron okaze de la centjariĝo de "Literatura Mondo", ĉi-foje pri la neologisma batalo, al kiu estas dediĉita ankaŭ la kovrilo. Silfer kaptas fadenon kiu de Baghy kondukas ĝis Piron kaj PMEG...

Nicolino Rossi, la plej premiita poeto en esperanto, transiras al prozo, per la rakonto "Nigraj Rajdantoj de Apokalipso". Novelon proponas ankaŭ Laure Patas d?Illiers, "La bona vivo".

Fakte LF donas grandan spacon al virinoj: Perla Martinelli historiografie pri detruado de bibliotekoj ? kaj pri "La judino kiu plaĉus al Lanti"; Raita Pyhala pri ekspozicioj de artistinoj en Finnlando; Marie-France Conde Rey pri porinfana literaturo en esperanto; Ren?e Triolle pri la greka filmo "Pomoj"; kaj interluda versaĵo de Elena Popova.

Lingvistiko ankaŭ abundas, danke al Alessio Giordano (pri la klerula vortaro universala de Giacomo Leopardi), al Fabrizio Pennacchietti (pri la origino de la greka alfabeto, alternativa hipotezo), kaj al Giorgio Silfer (lia ampleksigita prelego dum la ĵusa lingva kolokvo de KCE).

Daniele Binaghi recenzas bildliteraturon, Trevor Steele la verkon de Marjorie Hesford "La vivo en la Nevidata Mondo", Vinko Oslak la samtitolan de Anthony Borgia, Paola Tosato pri la novelaro de Julian Modest "La fera birdo".

La 64-paĝa numero transdonas al la leganto la realan impreson ke en nia lingvo sin esprimas vasta kulturo. Ses numeroj jare, akurate aperantaj: revuo nepre aboninda (lf-koop ĉe esperantio.net). Ĉefredaktoro c-ino Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano.

[HeKo 787 4-B, 5 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0561 s s