Esperanta Civito

Rusoj elektas politikan indiferenton


Rusia Esperantista Unio respondis (26 aprilo 2022) per tri alineoj al la demando de la estraro de la Universala pri la sinteno de la landa asocio rilate la militon en Ukrajno. La estraro de REU konsistas el kvin personoj: Aleksandr Lebedev, prezidanto; Svetlana Smetanina kaj Nikolao Gudskov, vicprezidantoj; Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Mitin, membroj. Lebedev sin esprimis favore al la invado en Ukrajnon, Gudskov kaj Gonĉarova kontraŭ. S-ino Gonĉarova estas la vidvino de senatano de la Esperanta Civito. Jen la respondo de REU:

"1) Rusia Esperantista Unio estas oficiale registrita en Rusio socia organizaĵo. REU rekonfirmas, ke ĝi daŭre akceptas kaj respektas la Statuton kaj Ĝeneralan Regularon de UEA."

"2) REU kiel organizaĵo estas neŭtrala rilate al politika situacio, ne aliĝas al deklaroj de privatuloj (inkluzive de sia prezidanto aŭ aliaj estraranoj), ĉu ili favoras aŭ kontraŭas la pozicion de la rusia registaro kaj agadon de rusia armeo, kaj ne respondecas pri tiuj kaj aliaj politike ŝarĝitaj opinioj."

"3) Membroj de REU (inkluzive ĝian prezidanton kaj aliajn estraranojn), kiel privataj personoj estas plene liberaj havi kaj publike esprimi ajnan pozicion, kiom ajn grade neneŭtralan. REU estimas rajton de ĉiu persono agadi laŭ siaj konvinkoj kaj preferoj; ĝi estas organizaĵo vaste malfermita al homoj de diversaj opinioj pri politikaj kaj aliaj aferoj."

[HeKo 787 6-A, 12 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0624 s s