Esperanta Civito

Unua NAKSE en Katalunio: provizora programo


La teamo de Esperanta Naturamikaro, kaj specife gec-anoj Manuela Blanco, Giorgio Silfer kaj Antoni Vidal, finredaktis la provizoran programon de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto, kiu disvolviĝos en Roses (Costa Brava), 2-7 oktobro 2022, kun foriroj sabaton la 8an. Kiel la fama Kultura Esperanto-Festivalo resurektos somere danke al Studenta Esperanta Ligo, tiel la iama semajno de kulturo kaj turismo ĉe la Mediteraneo resurektos aŭtune danke al ENa: ambaŭ establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Kaj jam profiliĝas denove por 2023 Oranĝaj Semajnfinoj en Skandinavio kaj Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Svislando, zorge de la Norda Legacio respektive de Kultura Centro Esperantista.

Escepte de ĵaŭdo la 6a, kun tuttaga ekskurso paralele al la parlamenta sesio kaj aliaj asembleoj (de ENa kaj de la Esperanta PEN), ĉiutage NAKSE proponos alternative konversacian lingvokurson kaj du interesajn prelegojn matene, debatojn fine de la posttagmezo, spektaklojn vespere.

Prelegos Javier Alcalde pri pacifismo, Juan Garcia del Rio pri la filozofio de la naturo, Alessio Giordano pri Ferdinand de Saussure, Carlos Spinola pri astronomio, Victor Sole' (konfirmenda) pri muzika temo; enkondukos debatojn Lorena Bellotti pri la rilatoj kun Konsilio de Eŭropo, Marie-France Conde Rey pri instrumetodiko, Julian Modest kaj Giorgio Silfer pri nia literaturo; plus forumo pri mislokitoj en Eŭropo.

La noktoj proponos du unikajn filmojn, du talentajn kantistojn (Anjon Amikan kaj JoMon), lokan muzikan ensemblon, "cremat" kun poezia vespero. Ne mankos serioza (nome reala, ne virtuala) lingvotesta sesio laŭ la tuta KEFR (ses niveloj, ne nur tri).

Tre komforta hotelo gastigos la naturamikojn (kio ne estas sinonimo de naturistoj) kaj la tutan kulturan programon. Informas: naturamik ĉe esperantio.net

[HeKo 788 2-B, 22 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0517 s s