Esperanta Civito

Pretas la verko de Ferdinand de Saussure


Se la historio de lingvistiko estus metafore sintezebla per la bildo de klepsidro, en la centra plej mallarĝa punkto, kie la sablo ŝutiĝas de la supra al la suba glaso, certe situus Ferdinand de Saussure. La tuta historio kondukas al li, kaj la tuta historio havos alian kurson, danke al lia "Kurso de ĝenerala lingvistiko."

Ĉu vere lia? Nu, neniu finno kuraĝus aserti ke "Kalevala" estas verkita de Elias Lonnrot, kvankam sen tiu filologo la epopeo ne estus legebla. Analoge, ni ne asertas ke disĉiploj Charles Bally kaj Albert Sechehaye aŭtoris la libron de sia profesoro, interalie danke al la notoj de la edzino de unu el la du.

Ankaŭ la provokan dubon de P. Wunderli, ĉu Saussure estis la majstro de Sechehaye aŭ inverse, ni preferas eviti. Tute certe la verko rezultis, jen kolektive jen individue, el tiu skolo en Ĝenevo al kiu la mondo ŝuldas la ekeston de strukturismo.

Pli multe tiklas min alia demando: kial, malgraŭ la fundamenta graveco de Ferdinand de Saussure kaj spite al la fakto ke grava esperanto-pioniro estis lia frato kaj pozitive influis lin pri nia lingvo, nur pli ol jarcenton poste la saŭsura ĉefverko aperas ankaŭ en esperanto.

Ne mirigas nin ke la eldonejo estas LF-koop, kaj la ĉefaj kunlaborintoj estas raŭmistoj, eĉ tri parlamentanoj de la Esperanta Civito: ni scias pri la eminenta kvalito de la kontribuo de tiu medio al la esperanta kulturo, ekde "La infana raso" kun deklamado de William Auld mem ĝis "Historio de la esperanta literaturo", por mencii nur du el la eldonaĵoj dum la nuna jarcento. Plia unikaĵo ĉi-printempe estos en viaj manoj. Dankon kaj gratulon.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 788 5-B, 28 maj 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0584 s s 
  Total: 0.0735 s s