Esperanta Civito

La 2024a decida jaro por esperantologiaj studoj


"En la Universitato de Amsterdamo ekzistas speciala posteno por ordinara profesoro pri interlingvistiko kaj esperantologio, ekde la 1990aj jaroj. Ties ekzisto estas garantiita ĝis la natura fino de la nuna mandato, t.e. la 1a de februaro 2024 eksklude. Tiam [prof.] Federico Gobbo estos la estro de la amsterdama katedro dum dek jaroj, t.e. du kvinjaraj mandatoj." Tiel skribis s-ino Loes Demmendaal komence de patosa alvoko por savi la katedron per mondonacoj de esperantistoj.

En la sama jaro ĉesos la nuna grupo studanta interlingvistikon en la Universitato de Poznano, sub la gvido de prof. Ilona Koutny. Tamen ekde la venonta akademia jaro "estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Inform-mastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj)." Tiuj studoj ne okazos nur en esperanto, kiel ĝis nun; la dua lingvo estos la angla. Ankaŭ el Poznano oni alvokas por financa subteno fare de esperantistoj.

En Amsterdamo oni instruadis en la nederlanda, sed prof. Gobbo anstataŭigis la nederlandan per la angla. Demmendaal klarigas: "La procentaĵo de nederland(lingv)aj studentoj en liaj kursoj estas ĉirkaŭ 33%. Pro la uzo de la angla, li ege multobligis la nombron da studentoj."

En Ĉaŭdefono, ekde 2023/24, do en la sama jaro eble fatala por Amsterdamo kaj Poznano, KCE planas funkciigi la Esploran Instituton de Esperantologio nur en esperanto, ĉar ne eblas iĝi esperantologo sen posedo de la zamenhofa lingvo. Krome, anstataŭ peti monon de esperantistoj por kursoj en la angla, ni petos monon de neesperantistoj por kursoj en nia lingvo (sed ankaŭ esperantlingvaj mecenatoj estos bonvenaj). Se Kultura Centro Esperantista, sponsorita de la Esperanta Civito, sukcesos en tio, eblos registri plian atingon de la raŭma revolucio.

[HeKo 789 3-B, 16 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0614 s s 
  Total: 0.0761 s s