Esperanta Civito

En TEJO abundas municio sed mankas trupo


La junulara sekcio de UEA "organizas du seminariojn dum la Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando. Ili utilas por lerni ion interesan, plibonigi vivresumon kaj partopreni la kongreson preskaŭ senpage. Bedaŭrinde ni ricevis malmulte da aliĝoj [13 por 40 postenoj] kaj ni riskas devi nuligi unu de la seminarioj kaj tiel ne povi uzi la monon kiun ni ricevis [de eŭropaj institucioj]". Tiel alvokas Karlos Peskera Alonso, "subvencipetisto" de TEJO.

La du seminarioj temas pri inkluzivo respektive lingvaj rajtoj. Eble la unua utilus por instrui al TEJO kiel krei sinergion kun aliaj partoj de Esperantio: la plej kompetentaj esperantlingvaj fakuloj pri lingvaj rajtoj troviĝas ĝuste en la Esperanta Civito, sed certe en la Junulara neniu pensis inviti ilin... Domaĝe, ĉar ili eĉ altirus aliĝontojn al tiu seminario.

Samtempe alia TEJO-instanco (la elekta komisiono) plendadas ĉar "ne-viroj" ne volas kandidatiĝi al la estraro de la asocio. Efektive la medio ŝajnas suferi rilate al inkludemo kaj komunika kapablo: kio estas por esperantistoj handikapo multe pli terura ol la ekspansio de la angla lingvo.

[HeKo 789 5-A, 19 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0532 s s