Esperanta Civito

En Eŭropo milito jam sur du maroj


La Nigra maro ne estas plu la sola sur kiu etendiĝas la ukrajna milito. Kvankam armeaj operacoj koncernas nur la sudajn bordojn, la Balta maro eniris jam la fokuson de la eventoj. La plej rimarkindaj estas la fino de la skandinava neŭtraleco, pro la NATO-aliĝpeto fare de Finnlando kaj Svedio, unuflanke; kaj la ekonomia sieĝo de orienta Prusio, aliflanke.

Ekde hieraŭ la teritorio de Kaliningrado estas plene trafita de sankcioj kaj restriktoj. Kompletan izolon evitas ankoraŭ la fervoja linio al Minsko (sed ne eblas elvagoniĝi en Litovio) kaj la navigado inter Petersburgo kaj Kaliningrado. Ankaŭ aerponto eblas, sed por aviadiloj la raŭtoj longas, ĉar la najbaraj ĉieloj malpermesatas.

Pro la ekonomia sieĝo plej suferas la civiluloj, ĉar ekmankas ĉiaj varoj, nome iliaj prezoj terure altiĝas. Inter la sieĝatoj situas familio Korĵenkov, kiu migris de la Uraloj al Prusio komence de la nuna jarcento: estus oportune reiri al Tjumeno kiel eble plej baldaŭ.

En militprepara makrosocia scenaro, mikrosocioj travivas superrealisman eksomeron, simile al 1914, aŭ lastan pacsomeron, simile al 1939. Inter ili, esperantistoj pakas siajn valizojn por veturi al kongreso ĝuste ĉe la balta maro, en alia eksgermana havenurbo (menciita eĉ en la iama nacia himno: "bis Memel"). Tie ili ne trovos rusojn, krom virtuale; kaj virtuale ili legos "La Ondo de Esperanto", redaktatan ĝuste en Kaliningrado.

[HeKo 789 6-E, 20 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0530 s s