Esperanta Civito

Plia jaro sen instruista kaj familia renkontoj


Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj nuligis sian konferencon en Kanado: trian jaron sinsekve ILEI rifuĝos al telematika surogato. Tial ke la Universala Kongreso en Montrealo regule okazos, la nuligo pruvas bedaŭrindan malfortecon de ILEI, hereditan el la antaŭaj jaroj.

Mankas informoj pri la tradicia Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj: ankaŭ ĝi ne okazos la trian jaron sinsekve. Bonŝance tamen Kultura Centro Esperantista anoncis sian intencon organizi ĝin en Ĉaŭdefono en somero 2023.

Intertempe Roterdamo adiaŭas la lastan Konstantan Kongresan Sekretarion en la historio de la Universala: li iĝis tute superflua, post la adjudiko de la UK-organizado al privata entrepreno en Slovakio. Indas pensi pri nova kongresa strategio en Esperantio: kial ne krei, ekster UEA, aŭtentan "convention bureau"?

[HeKo 789 7-A, 21 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0611 s s