Esperanta Civito

KEF-marko registrita kaj espero por 2024


La ĉarma abeleto de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando (9-15 aŭgusto 2022) fariĝis oficiala marko: ĝi estos uzebla ankaŭ por alia KEF. Sed ĉu ekzistos la 12a KEF? ĉu ankoraŭ en Svislando? Respondas c-ino Manuela Blanco, la plej aktiva nuna organizanto:

"Estus bele se KEF povus denove okazi kun dujara kadenco; do en somero 2024. Kaj estus bele se denove en Skandinavio. Laŭ Vikipedio, bedaŭrinde nordanoj ne plu kapablis organizi la festivalon, sed en Svedio nuntempe ne mankas homaj resursoj ekster la tradicio. Mi persone restadas en aŭ apud Stokholmo almenaŭ du fojojn jare, pro la norda legacio de la Esperanta Civito, kaj volonte helpus."

Ĝuste en septembro 2022 okazos Oranĝa Semajnfino en Stokholmo ĉe la Solidardomo. La 12a KEF povus esti unu el la diskutotaj temoj. Dum la hodiaŭa kunsido de la teamo por la ĉi-jara KEF oni aludis ankaŭ tion.

[HeKo 789 9-B, 24 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0597 s s