AKSO (aso?) en la maniko de Roterdamo
Administra Komuna Sistemo Organiza (AKSO) estas la nomo de la softvaro sur kiu baziĝas la preparata nova retejo, celanta plenan aŭtomatigon de la laboro en la Centra Oficejo de la Universala. Ĝi rezultas el kunlaboro inter UEA kaj TEJO, kiuj subskribis kontrakton en marto 2019, kun la devontigo liveri la pretan sistemon en novembro 2020. Laŭ lastaj informoj el Roterdamo, la engaĝo estos plenumita kun dujara malfruo.
Estas rimarkinde ke AKSO devus aŭtomatigi ankaŭ la kongresan kaj la libroservan administradojn, kaj efektive oni komencis programi tion; sed la farita (kaj pagita) laboro iĝis superflua, post la adjudiko de tiuj gravaj servoj al ekstera firmao en Slovakio, fare de la Komitato de la Universala. Eble la parto pri kongresa administrado utilos por la Internacia Junulara Kongreso, se entute ĝi estos finita fare de la salajrata fakulo.
Kiom kostos entute AKSO? Ŝajne 190.000 eŭrojn, nome cent mil de UEA kaj naŭdek mil de TEJO pro tri jaroj de salajro al la informadikisto. La financaj raportoj klarigos.
[HeKo 789 9-B, 24 jun 22]