La Civito oficiale invitita al Konsilio de Eŭropo
Morgaŭ la Esperanta Civito partoprenos kiel oficiala invitito en la lanĉo de LASLLIAM ĉe Konsilio de Eŭropo en Strasburgo: temas pri konkreta kontribuo de Esperantio al la homrajta politiko por rifuĝantoj, en la specifa fako de lingvotestado.
La Civiton reprezentos gec-anoj Giorgio Silfer kaj Lorena Bellotti (ĉi-lasta kun delego de Kultura Centro Esperantista): neniu alia esperantlingva subjekto estis invitita. La invito signifas ankaŭ repagon de vojaĝ- kaj restadkostoj, fare de Konsilio de Eŭropo.
Forumo pri rifuĝantoj estas planata por la 8a de oktobro 2022 en Rozoj, dum la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto. Krom la menciitaj, al ĝi estas invitita ankaŭ d-ro Javier Alcalde.
Interesatoj pri la temo bonvolu kontakti Esperantan Naturamikaron: naturamik ĉe esperantio.net
[HeKo 790 2-C, 29 jun 22]