Esperanta Civito

Nova sukceso por Esperantio en Konsilio de Eŭropo


En la konferenco de Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (30 jun 2022), kie KCE reprezentis nian lingvon komisie de la Esperanta Civito, estis transdonita al la partoprenantoj ekzempleron de la eldonaĵo "Literacy and Second Language Learning for the Linguistic Integration of Adult Migrants" (LASLLIAM: Legopovo kaj sekundara lingvolernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrintoj), eldonita de KdE en cent ekzempleroj.

La partoprenantoj estis ĉiuj tre prestiĝaj; kaj kiam nia delegito c-ino Lorena Bellotti prezentis sin kaj esperanton, ŝi denove trovis grandan intereson pri nia lingvo ĉe la publiko.

Okazis dek naŭ labor-rondoj, el kiuj dek sep rete kaj du (la niaj) ĉeeste; aparte interesa la interveno de Prof. Beacco, pri kiu vi legos en "Heroldo", aŭgusto 2022. Esperanto estas inkluzivita en la dek unu laborlingvoj, danke al sociologia rimarko farita de c-ano Giorgio Silfer.

[HeKo 790 4-C, 2 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0602 s s