Esperanta Civito

Kvin monatoj da milito en orienta Eŭropo


La milito en orienta Eŭropo eniris sian sesan monaton kaj ĝi komencas forkonsumi psikajn energiojn ankaŭ en Esperantio, speciale en la Universala, la sola grava internacia organizo aŭ subjekto kiu ne kondamnis la agreson de Rusio kontraŭ Ukrajno, kompare al TEJO, SAT kaj la Esperanta Civito. Nur ĉi-lasta sin esprimis per rezolucio de la propra ĉefa organo, la Senato.

La kritikoj ene de UEA kontraŭ la sinteno de la estraro riskas degeneri al ĉasado de rusaj esperantistoj favoraj al Putin, unuflanke, kaj al eksiĝo de landa asocio pro rifuzo apudesti rusan kolegaron, aliflanke. Neniu subjekto en Esperantio estas trairanta tiel akutan internan krizon, pli ol UEA mem travivas.

Necesas distingi inter individuaj kaj kolektivaj starpunktoj: nur se landa asocio aprobus dokumenton pri la milito, eblus taksi ĝin; la rusa ĝis nun ne rezoluciis tiurilate. Individue sin esprimis la prezidanto de REU kaj la rusa ĉefdelegito de UEA (favore al la rusa registaro): la unua estis trafita de eksigo el la interlingvistika kurso en pola universitato, dum por la dua komitatano Osmo Buller proponas eksigon el la posteno.

La tendenco ŝajnas kondamni rusajn esperantistojn individue, tamen sen klara linio de la Asocio; kio egalas al nerekta subteno por Moskvo.

[HeKo 791 5-A, 26 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0613 s s