Esperanta Civito

La agonio de "Kontakto" akompanas TEJOn al nigra truo


"Mi estas konsternita pri la malfruego de 'Kontakto', kiu estas sola konkretaĵo por varbado de novaj esperantistoj -- mankas kialo membriĝi en TEJO, se 'Kontakto' ne eldoniĝas. Duonjaro forpasis, neniu ĉi-jara numero estas eldonita. Eble homoj rezignos pri TEJO pro tio." Tiel lamentis Hans Becklin en la Komitato de la Junulara, telematike kunsidinta 23 julio 2022.

La "malfruego" akumuliĝis kun la nova ĉefredaktoro, Pawel Fischer-Kotowski, kiu klarigas ĝin per la manko de materialo (kvazaŭ ne estus lia tasko serĉi kaj trovi artikolojn). Cetere, li estas vicredaktoro de "La Ondo de Esperanto", kaj dediĉas sian tempon ankaŭ al helpo ĉe Edukado.net.

"Kontakto" ne gravas nur por membrovarbado, sed ankaŭ ĉar oficialaj komunikoj de TEJO devas aperi en ĝi, sed delonge oni ne povas respekti limdatojn, pro tiu malfruo.

Tamen s-ro Fischer-Kotowski ne rekordas kiel malfruiganto de la revuo: pli ol tutan jaron (dum la tuta 1974) oni atendis la revuon tiam redaktitan de Simo Milojeviĉ: en 1975 ĝin transprenis (kaj reakuratigis) la nova ĉefredaktoro, Giorgio Silfer; kiu samtempe ĉefredaktis ankaŭ la kulturan revuon "Literatura Foiro". Rimarketo: tiam la redaktoro ne ricevis honorarion, male ol nuntempe. Eble, por redukti la prognozitan deficiton de TEJO (ĉ. 35.000 eŭroj) necesas reveni al senpagaj kunlaborantoj...

[HeKo 791 6-A, 27 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0592 s s