Esperanta Civito

Kursaro kaj lingvotestoj en KCE fine de julio


Hodiaŭ finiĝis la Plurnivela Internacia Kursaro, kunordigita de prof. Giorgio Silfer ĉe Kultura Centro Esperantista. La partoprenintoj de la A-kurso miris, ke ili jam kapablas paroli la lingvon post kelkaj tagoj: certe taŭgis la instrumetodo, kaj ankaŭ la medio de KCE, kie la homoj parolas esperanton dum la tuta tago, krom specifa momento.

Tiu momento estas la aligatorejo, kiam eblas spekti filmojn en originalo, ne troveblajn en Youtube sed utilajn por la profundigo en la esperanta kulturo. La kursaro uzis ofte aŭdvidan materialon, kun aparta zorgo pri la prononcado.

Du personoj kuraĝis trapasi la lingvotestadon laŭ LTSEC, pli ampleksan kaj severan ol ĉe UEA, kaj nur en reala ĉeesto, neniam per telematika surogato. C-ino Laura Miller atingis la diplomon A2, kaj c-ano Stan Keable la diplomon C1.

[HeKo 791 8-B, 31 jul 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0518 s s