Esperanta Civito

Kurso pri tradukarto evoluas en KCE


Lasta kursosemajno en Kultura Centro Esperantista, tuj antaŭ la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita en Ĉaŭdefono kun Studenta Esperanta Ligo.

D-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", gvidas la kvinan kurson pri beletra tradukarto, kiu ĉi-jare alfrontas latinan klasikaĵon, tradukitan al la ĉefaj lingvoj de Eŭropo: la raporto de Plinio la Juna al historiisto Tacito pri la eŭrupcio de Vezuvio kaj la morto de sia onklo (kaj adopta patro) Plinio la Aĝa.

La "svisa" skolo de tradukarto iom post iom fiksas normojn, stile kaj leksike: jam la fakto ke anstataŭ maljuna (aŭ olda) oni preferis "aĝa" indikas orientiĝon. La kurso decidis esperantigi ĉiujn nomojn (de persono kaj de loko) el la antikva teksto, kiel faras la ĉefaj lingvoj; kontraŭe, ĝi rezignas pri la traduko de la komplementoj de mezuro (mejloj kaj sunhorloĝa tempo anstataŭ kilometroj kaj modernaj horoj): tiel la aromo de la originalo restas en la esperanta versio; kaj tiel plu.

[HeKo 792 2-B, 3 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0565 s s