Esperanta Civito

Post la interslava, jen la interĉina fronto


Tajvano estas speciala subjekto de internacia juro, ĉar ne kalkulita kiel naciŝtato. La oficiala vizito de s-ino Nancy Pelosi, prezidanto de la proporcia branĉo de la usona Parlamento, ĵus promociis ĝin al io pli ol la difino en Taiwan Relations Act (10 aprilo 1979), se ne jure, almenaŭ politike.

La decida paŝo estus la transigo rekte al la usona registaro de ĉiu afero prizorgata de American Istitute for Taiwan, kiu ĝis nun estas speco de NRO, tamen funkcianta kiel ambasado kaj konsulejo. Sed tiu paŝo signifus definitive agnoski la ekziston de du Ĉinioj: unu sur la kontinento, alia sur insulo Formozo.

Estas rimarkinde ke, post la retiriĝo de la malvenkinta Japanio (kies teritorio Formozo estis jam de pli ol tridek jaroj, do eĉ uzukape akirita), la insulanoj volis krei sendependan ŝtaton, kiu tamen daŭris tre mallonge, je la alveno de la naciistaj trupoj, venkitaj de Maŭ Zedong.

Se Usono disvolvos la nunan strategion en la hindo-pacifika areo, la posta etapo povus esti apogo al Tibeto en formo pli evidenta, kompreneble koleriga por Pekino, ne malpli ol la nuna vizito de s-ino Pelosi. Tiu evoluo kaŭzus proksimigon de Popola Ĉinio al Rusio, kaj lutus (aŭ prefere veldus, pro la inkandeska situacio) la ukrajnan militon al la tajvana problemo: Orienta Eŭropo kaj aziaj maroj fariĝus du frontoj de la sama konflikto. Kiel en aŭgusto 1939, eble oni vivas la lastan someron de paco.

[HeKo 792 3-E, 4 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0583 s s