Esperanta Civito

Milito ne forgesinda daŭras en Kongolando


Preskaŭ en kvar anguloj de la tuta mondo la milito estas. Mi dirus, ke Ruando kaj Ugando iĝis kiel Rusio ĉar ambaŭ invadas nian teritorion Rutshuru. Samlandanoj jam foriris, ili estas en Uganda rifuĝejo. Aliaj estas en nia loĝloko Rurshuru centro. Ĉi tie estas multnombraj translokuloj preskaŭ dek ok mil. La malamikoj M23 jam damaĝis ĉion kaj mortigas loĝantojn, bienoj jam estas forrabitaj.

Ekzemple, la pasintan lundon tiu movado M23 venis ataki la kongan armeon en diversaj lokoj el Bikenge, Ruvumu, Kashari, Kanombe... malŝance militistoj kongaj frapis. Pro la kolero, tiu movado amasbuĉis dudek unu surlokajn samlandanojn kun iliaj infanoj. Danĝeras por tiu movado kiu minacas Rutshuru-anojn. Tiu ribela movado situas momente je ok kilometroj de ĉi tie precize en Grupo Jomba. Ili volas akapari la ĉefurbon de Rutshuru, do kie ni loghas.

Pro la milito, ĉi tie la malsato pliiĝas. Trovi manĝaĵon ne facilas, ĉar la doganejoj de du najbaraj landoj (Ruando kaj Ugando) jam estas fermitaj. Ĉi-momente la milito estas kaj ni audas kriadojn de bomboj en la lokoj Bikenge, Ruvumu, Kanombe kaj Ruseke.... Ni restas en la timo. Multnombruloj jam estas pafitaj, aliaj estas en kuracejoj. Lernejoj jam fermis siajn pordojn pro la milito en la Grupo de Jomba.

La celo de tiuj du landoj estas balkani nian orientan lokon Kivu/DRK. Hieraŭ okazis milito ankoraŭfoje, ni juĝis forlasi nian loĝlokon pro la timo. Kion fari? Nenion, ni restas en aĉa situacio, trovi nutraĵon eĉ sapon kaj salon ne facilas.

(Honore' Sebuhoro)

[HeKo 792 4-A, 5 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0589 s s 
  Total: 0.0746 s s