Esperanta Civito

Enhave kaj gastronomie eminenta KEF


Kultura Esperanto-Festivalo resurektis post naŭjara paŭzo, aŭ eĉ 13-jara, ĉar pri tiu en 2013 oni legas en vikipedio: "ni decidis transformiĝi la ĉi-jaran KEF [tiel...] al senpaga, unutaga koncerto je la 10a de julio en Kopenhago sub la nomo KEFeto". Do la resurekto en Ĉaŭdefono (unu el la ĉefurboj de Esperantio), danke al la Abeletoj de STELO kaj KCE, estis ankaŭ gramatika...

"Estas pli da profesiaj esperanto-kantistoj en la nuna festivalo ol en la Universala Kongreso en Kebekio" rimarkis unu el la trideko da aliĝintoj al la 11a KEF. Krom la alta kulturnivelo, kante teatre prelege ateliere dance ekskurse, gravis ankaŭ la bonega gastronomio kaj la tre pozitiva etoso de la nova Esperantio, kiel inkludema mikrosocio.

Pro la kvalita sukceso ĉi-jara, la Abeletoj proponas organizi la 12an KEFon en Ĉaŭdefono denove, de la 24a (alventago) ĝis la 29a (forirtago) de julio 2023, tuj antaŭ UK (eblas busi rekte de Neŭŝatelo al Torino), tamen en alia festivalejo. STELO kaj KCE decidos pri la propono.

[HeKo 792 6-B, 15 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0888 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.1323 s s