Esperanta Civito

La unua svisa KEF estis aparte interkultura


"Hebreoj, kristanoj kaj mahometanoj..." volis deklami Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro, per strofo en "Preĝo sub la verda standardo" kiun la franca organiza komitato cenzuris. Tion oni povis rememori dum la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, ĵus finita en Ĉaŭdefono, pro apartaj vizitoj.

La festivalanoj fakte gastis ĉe la plej bela framasona templo en Svislando, nacia monumento, kie akceptis ilin la estiminda Majstro; ĉe la plej bela sinagogo en Svislando, kie ĉiĉeronis la prezidanto de la hebrea komunumo en la kantono; ĉe la romkatolika preĝejo de Nia Sinjorino de la Paco, kies akustiko plej konvenis por dimanĉa koncerto de Anjo Amika; ĉe la muzeo de la islamaj civilizoj, en kies aneksitaj salonoj disvolviĝis la plejparto de la festivalo.

Tiu interkultureco trans monoteismaj religioj kaj filozofioj karakterizis ĉi tiun KEF-on, iomete rememorigante la unuan en Upsalo, por tiuj kiuj ĝin partoprenis en 1986. Krome estas atentindaj la atelieroj pri jogo el Hindio, pri ĉigongo el Ĉinio, pri masaĝo el Japanio kaj la spektaklo pri orientaj dancoj: vere bunta kadro por la originala esperanto-kulturo.

[HeKo 792 7-B, 16 aŭg 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0721 s s 
  Total: 0.0849 s s